Enkonduko al UNIKOM
UNIKOM, LLC. (Universala Komunikado) programis sistemojn kiuj povas
provizi tujan, ĝustan kaj gramatike korektan komunikadon inter naturaj
lingvoj. Homoj tradukas, sed niaj sistemoj faras tion kio povas esti
nomata "transformadojn".
La UNIKOM-sistemoj de algoritmoj estas ellaboritaj por esti
utiligataj de teamoj kiuj kreos softvarajn programojn por specifaj
lingvoj. Ĉiu teamo estas estrata de esperantista lingvisto, kiu eble
estas asistata de tradukisto, komputilprogramisto kaj leksikografo
kun kontrolo de kvalito per sendependa kontrolisto.
Teamoj nun pretiĝas programi tradukan softvaron por la angla kiel
fontlingvo, kaj por la hispana kaj la franca kiel cellingvoj. La unua
softvara oferto konsistos el ĉi tiuj programoj.
Dum oni finprilaboras ĉi tiujn programojn, aliaj teamoj jam ekprogramos
la softvaron por la germana, la portugala, la rusa, la mandarena,
la persa, la japana, la hinda, kaj la araba, kiuj estas inter la 77
lingvoj en kiuj parolas pli ol 88% de la tutmonda loĝantaro.
La sistemo
La sistemo de UNIKOM uzas pontlingvon. Tradukado laŭ tiu metodo okazas en du paŝoj.
Paŝo 1: La fontlingva teksto estas transformata al la pontlingvo.
Paŝo 2: La pontlingva teksto estas transformata al la cellingvo.
Ĉi tiu proceduro draste reduktas la kvanton de softvaraj programoj
bezonataj. Por komuniki inter n lingvoj, oni bezonatas n(n-1)
programojn; dum la pontlingva metodo bezonas nur 2n programojn. Por
50 lingvoj, la nombro da individuaj programoj estas reduktita de 2450
al 100. (Se n = 77, kalkulu 77 x 76, kaj poste 2 x 77 por eĉ pli
drasta diferenco!)
La Pontlingvo: Esperanto
La pontlingvo ne rajtas havi semantikajn ambiguojn kaj devas havi
simplan kaj logikan gramatikan strukturon. Kvankam neniu natura lingvo
plenumas ĉi tiujn kriteriojn, Esperanto, la internacia lingvo, funkcias.
Ludoviko Zamenhof inventis Esperanton en la malfrua 19-a jarcento.
Inter planlingvoj, Esperanto estas la sola, kies strukturo proksimas al
tiu de natura lingvo. Ĝi estas parolata nuntempe de milionoj da homoj
kaj havas grandan aron da literaturaj verkoj. Sekve, Esperanto estis elektita
kiel la pontlingvo de UNIKOM.
La gramatika strukturo de Esperanto estas bazita sur malgranda kvanto
da reguloj sen esceptoj. En ĉi tiu sistemo, vorto estas konstruata de
baza radika formo per la aldono de prefiksoj kaj sufiksoj, ĉiu
kontribuanta al specifaj gramatikaj informoj por indiki verbojn,
substantivojn, adjektivojn kaj adverbojn, aŭ egale klarajn
semantikajn informojn (ekzemple: negativaj prefiksoj, kiuj transformas
la vorton al ĝia malo).
Ĉi tiu aglutina strukturo certigas al ĉi tiu regula kaj neambigua
gramatika sistemo grandan flekseblecon en la kreado de novaj vortoj,
tiel certigante la kreskon de UNIKOM, en sciencaj, teknologiaj,
financaj kaj komercaj aplikoj. Granda internacia grupo de entuziasmaj
esperantistoj korespondas unu kun la alia rete. Multaj el
ili estas profesiaj tradukistoj, lingvistoj kaj komputilprogramistoj.
Aldone, ekzistas internacia reto de Esperanto-organizoj, kiuj komunikas
en la internacia lingvo.
La algoritmo de UNIKOM
La algoritmo sub la traduksistemoj de UNIKOM estis inspirita de la
"Transforma Genera Gramatiko" de Noam Chomsky. Elpensita en la
mezaj 1950-aj jaroj, ĉi tiu teorio distingas inter la "surfaca strukturo"
kaj la "profunda struktro" de iu diraĵo. La plej bona klarigo venas
de la jenaj ekzemploj. Frazoj 1-4 reprezentas surfacajn strukturojn
kiuj povas esti reduktitaj al la sama profunda strukturo, montrata en
frazo 5.
1. La knabo ne vidas la hundon.
Negativa surfaca strukturo.
2. Ĉu la knabo vidas la hundon?
Demanda surfaca strukturo.
3. La knabo vidos la hundon.
Estont-tensa surfaca strukturo.
4. La knabo vidus la hundon.
Konjunkcia surfaca strukturo.
5. La knabo vidas la hundon.
Profunda strukturo.
La profunda strukturo (5) referencas al la informa enhavo de la diraĵo.
En la ekzemplo, ĝi estas koncepto de knabo kiu vidas hundon. La
surfaca strukturo referencas al gramatikaj elementoj, kiel negativaĵo (1),
demando (2), verba tenso (3) aŭ verba modo (4), kiuj estas
supermetitaj sur la informaj elementoj.
Kiel evidentas en la ekzemplo, ĉiu lingvo implementas sian surfacan
strukturon en malsama maniero. Ĉiukaze, la lingvistika analizo, kaj sekve ankaŭ la traduka procezo, restas samaj.
La transformoj ebligas al la
sistemoj de UNIKOM eviti tradiciajn metodojn, konsumantajn tempon kaj memoron kiel ekzemple serĉado tra grandegaj serĉtabeloj por antaŭ-ekzistantaj
frazmodeloj. La uzado de Esperanto permesas tre efikan enkodigon de
la programaj transformoj, ĉar ĉiu el siaj gramatikaj elementoj havas nur
unu funkcion kaj/aŭ signifon.
Softvara firmao en Nederlando uzis Esperanton kiel sia pontlingvo,
elspezante 12 milionoj da usonaj dolaroj dum la 1980-aj jaroj en ĉi
tiu projekto, sed malsukcesis trovi sponsorojn. Nuntempaj projektoj
en maŝina tradukado koncentriĝas pri specifa kunteksto, kiel
turismo.
UNIKOM traktas ambiguajn vortojn en la fontlingvo malakceptante ilin
kaj postulante la anstataŭigadon de neambiguaj vortoj. Bona gramatiko kaj
ĝusta literumado estas necesaj. Ĉar ĉiu programo havos la saman
interfacon en Esperanto, oni povas vere aldoni novajn lingvojn al
la sistemo. Neniuj aliaj produktoj havas ĉi tiun kapablon.
La Merkato
La postulado por lingva traduka softvaro estas grandega kaj kreskas
ĉiutage, en komerco kaj industrio, inter registaroj kaj ene de
internaciaj organizoj. Aldone, estis eksplodo en individua uzado de
traduka softvaro nuntempe alirebla, indikante ke ekzistas atentinda
celgrupo de uzantoj.
Evoluado en komunika teknologio radikale pligrandigis la tutmondan
atingon de multaj firmaoj. Fremdlingva korespondado, kontraktoj,
esplora materialo kaj aliaj dokumentoj bezonas tradukon.
Malgraŭ la ĉefrolo de la angla kiel internacia lingvo de komerco,
la angla ne estas vaste parolata en multaj landoj. Nacia
fiero, kaj akuzoj kontraŭ la angla lingva imperiismo (en Francio,
ekzemple) ankaŭ limigas la potencialon de la angla por servi kiel
la lingua franca de la mondo.
La Konkurenco
La plejmulto el la komercaj tradukaj produktoj alireblaj hodiaŭ estas
esence elektronikaj vortaroj, kiuj parigas vortojn kaj frazojn, kreante
bazajn proksimiĝojn al la enhavo de dokumento.
Evoluiga Plano
La evoluiga plano de UNIKOM pritraktas la produktadon de uzebla softvaro
je ĉiu etapo. Ĉi tiuj tradukiloj estos distribuitaj paperpoŝte kaj rete,
malmultekoste, unue al esperantistoj. La enspezo estos
uzata por esplorado kaj evoluigado, kaj por kovro de ĝeneralaj
operaciaj kostoj. Ĉi tiu politiko kongruas kun la finance sendependa vojo
por la firmao. La produktoj lanĉitaj por publika uzado estos rigore
testataj kaj daŭre kontrolataj por kvalita sekureco.
Antaŭ 23 jarjoj, libro falanta el breto kapfrapis Myron Bondelid, Esperantista fizikisto kaj matematikisto. Tiu libro kies aŭtoro estas fama lingvisto, Noam Chomsky, enhavas sian revoluciantransforman teorion pri lingva strukturo. Inspirita, Prof. Bondelid decidis utiligi matematikon inter alie por krei interlingvan sintaksilon uzanta Esperanton kiel bazo de senprecedenta aŭtomata lingvotransformanta softvarsistemo.
Hodiaŭ, lia firmao, UNIKOM (universala komunikado) LLC komencas rekruton de esperantistaj lingvistoj el ĉiuj lingvaj grupoj tutmonde, por partopreni en lanĉo kaj efektivadigo de tiu nove perfektita sistemo, priskribita je www.unikom.org.
Elektitaj lingvistoj obtenos kontraktojn kaj kompenson, kun potence vivdaŭra partoprenado, kaj ĉiu ajn havus respondecon kunigi teamon kio eble enhavus tradukiston kaj leksikografiston.
Lingvistoj devas sendi resumojn al UNIKOM, 596 Broadway, Suite 602, New York, NY 10012 aŭ retpoŝte al Stollman@unikom.org por senprokrasta respondo.